Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Financa pintkunveno de G-20 okazis en Usono

La 15-an de novembro okazis en la Nacia Konstrua Muzeo de Usono, Vaŝingtono, la Pintkunveno de la Grupo de 20 (G-20) pri Financa Merkato kaj Monda Ekonomio. En la pintkunveno ĉina prezidanto Hu Jintao faris parolon sub la titolo "Faru plenan kunlaboron por kune pasigi la malfacilon".

La pintkunveno dividita en du partoj temis pri taksado pri disvolviĝo de la nuna financa krizo de la internacia socio, kaǔzo de la financa krizo, rimedoj por akceli la tutmondan ekonomian disvolvadon, superrego de la internacia financa kampo, antaǔenpuŝo de reformado de la internacia financa sistemo.

La pintkunveno publikigis deklaron, kiu diras, ke okaze de la serioza defio de la monda ekonomio kaj la internacia financa merkato, la gvidantoj de G-20 decidis intensigi kunlaboron por renormaligi la mondan ekonomion kaj realigi necesan reformadon de la monda financa sistemo.

La Grupo de 20 konsistas el Ĉinio, Argentino, Aǔstralio, Brazilo, Kanado, Francio, Germanio, Hindio, Indonezio, Italio, Japanio, Korea Respubliko, Meksiko, Rusio, Saǔdi-Arabio, Sud-Afriko, Turkio, Britio, Usono kaj la Eǔropa Unio.