|    La 14-an de novembro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio 
              de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio firme oponas intervidiĝon 
              inter alilanda gvidanto kaj Dalai-lamao en ia ajn formo.  Raporto diras, ke franca prezidento Nicolas Sarkozy 
              proklamis lastatempe, ke li intervidiĝos kun Dalai-lamao la 6-an 
              de decembro, kiam li ĉeestos festadon de la 25-jara Nobel-premiitiĝo 
              de pola eks-prezidento Lech Walesa.  Qin diris ankaŭ, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio 
              kaj tiuj inter Ĉinio kaj Eŭropo tenas la tendencon de pliboniĝo 
              kaj disvolviĝo. La situacio devas esti alte taksata pro tio, ke 
              ĝi estas malfacile akirita. Ĉinio postulas, ke konsiderante la ĝeneralan 
              situacion, la franca flanko daŭre tenu la principon pri unu Ĉinio, 
              rigore plenumu sian promeson, efektive alte atentu la gravan zorgon 
              de la ĉina flanko, racie traktu koncernajn problemojn kaj akcelu 
              stabilan disvolviĝon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Francio kaj tiuj 
              inter Ĉinio kaj Eŭropo.
 
   |