Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Disvolva Programo de UN publikigis Raporton pri Homa Disvolvo de Ĉinio en 2007-2008

En la 16-a de novembro la Disvolva Programo de UN publikigis en Pekino Raporton pri Homa Disvolvo de Ĉinio en 2007-2008. La raporto diras, ke Ĉinio grandpaŝe progresas en la homa disvolvo pro la politiko de reformado kaj pordomalfermo, kaj ĝia homdisvolva indico staras je la plej alta nivelo en la historio, proksima al la kriterio de "alta homdisvolva lando".

La raporto "Baza publika servo favore al la 1.3 miliardoj da popolanoj" diras, ke 30 jarojn post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo la homa disvolvo de Ĉinio grandpaŝe progresas, kaj ĝia homdisvolva indico altiĝis de 0.53 en 1975, iom pli alta ol la kriterio de "malalta homdisvolva lando", al 0.781 en 2006, proksima al tiu de "alta homdisvolva lando"; kaj la de ĝi okupata loko leviĝis de la 101-a en 1991 al la 81-a en 2007. Nun iuj ŝlosilaj indicoj de la homa disvolvo de Ĉinio proksimiĝis al tiuj de iuj evoluintaj landoj.

Tamen defio ankoraǔ restas. La raporto diras, ke grandiĝas diferencoj de homa disvolvo de Ĉinio inter urboj kaj kamparo, ĉemaraj kaj landinternaj regionoj, viroj kaj virinoj.

La raporto elmetas naǔ proponojn por pli rapide realigi egalecon de bazaj publikaj servoj kaj doni specialan atenton al kamparanoj kaj malfacilaj homgrupoj. La kerno de la proponoj estas liveri al la 1.3 miliardoj da popolanoj publikajn servojn bazan, garantian kaj konforman al la minimumaj kriterio kaj nivelo.