La 16-an de novembro estis premiitaj mil elitaj elkamparaj
laboristoj kaj cent kolektivoj de elkamparaj laboristoj en Pekino.
Tio estas la unua fojo en Ĉinio post ekpraktiko de reformado kaj
pordomalfermo.
Ĉina vicĉefministro Zhang Dejiang ĉeloke varme gratulis
la premiitojn. Li diris, ke de post ekpraktiko de reformado kaj
pordomalfermo, cent milionoj da elkamparaj laboristoj laboras en
urboj kaj urbetoj kaj ludas neanstataŭigeblan rolon en disvolvado
de ĉinaj ekonomio kaj socio.
|