 La 17-an de novembro, demandite pri partopreno de Ĉinio
al la Internacia Sekureca Asista Forto (ISAF) en Afganio, Qin Gang,
proparolanto de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris
en la gazetara konferenco, ke la ĉina registaro ĉiam subtenas klopodon
de la afganaj registaro kaj popolo por konservi stabilecon, disvolvi
ekonomion kaj rekonstrui pacon. La starpunkto de Ĉinio pri afgana
problemo neniom ŝanĝiĝis. Krom al la packonservaj agadoj sankciitaj
de la Sekureca Konsilio de UN, Ĉinio sendis neniun soldaton al iu
ajn loko eksterlande, kaj ne ekzistas la tiel nomata problemo pri
aliĝo de la ĉina armeo al ISAF en Afganio.
|