La 19-an de novembro la Administracio de Manĝaĵoj kaj
Medikamentoj de Usono fondis sian unuan oficejon en Pekino, kaj
en la venontaj tagoj ĝi fondos tiajn oficejojn ankaŭ en Ŝanhajo
kaj Kantono, ĉefurbo de Guangdong-provinco en suda Ĉinio. En la
simpozio de Ĉinio kaj Usono pri manĝaĵ-sekureca politiko okazinta
en la 18-a de novembro, Chen Zhu, ministro de sano de Ĉinio, diris,
ke Ĉinio ankaŭ planas establi en Usono egalajn instituciojn pri
la manĝaĵa kaj medikamenta sekureco.
Chen Zhu esperas, ke tiuj rimedoj ludos bonan rolon
por interkomunikado de la du registaroj kaj koncernaj kontrolaj
institucioj kaj liveros ŝancon por lerni unu de la alia kaj sin
kompreni reciproke.
Nun Ĉinio alprenas rimedojn por intensigi kontrolon
de la manĝaĵa sekureco. Oni faras preparon por fondi specialan ŝtatan
ekzamenan kaj taksan institucion pri manĝaĵa sekureco, leĝan komisionon
pri manĝaĵoj kaj aliajn koncernajn instituciojn de la lando.
|