La 18-an de novembro laŭ la havana tempo ĉina prezidanto
Hu Jintao faris interparolon kun prezidanto de la Kuba Ŝtata Konsilio
kaj tiu de la Konsilio de Ministroj Raul Castro Ruz kaj vizitis
la unuan sekretarion de la Centra Komitato de la Komunista Partio
de Kubo Fidel Alejandro Castro Ruz.
En
sia interparolo kun Raul Castro Ruz, Hu Jintao elmetis kvar proponojn
pri intimigo de la politikaj rilatoj, profundigo de la ekonomia
kaj komerca interŝanĝo, plivastigo de la kultura kaj socia interfluo
kaj fortigo de la plurflanka kunlaboro por disvolvi la dulandajn
rilatojn. Raul Castro Ruz laŭdis la takson de Hu Jintao pri la dulandaj
rilatoj kaj la proponojn por disvolvi la duflankajn rilatojn. Li
esprimis atendon de plua profundigo de la duflanka kunlaboro en
diversaj kampoj.
En sia vizito al Fidel Alejandro Castro Ruz, Hu Jintao
emfazis, ke la ĉina popolo kiel antaŭe subtenos la kuban popolon
en ĝia justa batalo por ŝtata suvereneco kaj kontraŭ ekstera interveno,
laŭeble liveros helpon al Kubo kaj firme subtenos konstruan aferon
de kuba socialismo.
|