La 19-an de novembro intervidiĝis en Limo ĉina prezidanto
Hu Jintao kaj perua prezidento Alan Garcia. La du flankoj atingis
komunajn konojn pri kunlaboro en multaj kampoj kaj kune deklaris,
ke la du landoj sukcese finis la intertraktadon pri dulanda interkonsento
de libera komercado, kaj oficiale starigis inter si strategiajn
partnerajn rilatojn.
Hu Jintao diris, ke la starigo kaj disvolvo de la strategiaj
partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Peruo markas, ke la dulandaj rilatoj
eniris en novan periodon de ĉiuflanke rapida disvolvo. La du flankoj
devas plene utiligi siajn proprajn avantaĝojn en resursoj, teknikoj,
kapitalo kaj merkato por plue antaǔenpuŝi la duflankajn kunlaborojn.
Alan Garcia diris, ke Ĉinio estas fidinda amiko de
Peruo. Peruo subtenas la disvolviĝon de Ĉinio, esperas, ke pli da
ĉinaj minaj entreprenoj investos en Peruo, kaj deziras fortigi kunlaboron
kun Ĉinio en konstruado de bazaj instalaĵoj, turismo kaj aliaj kampoj,
kaj realigi la celojn difinitajn de la du landoj por disvolvo de
la strategiaj partneraj rilatoj inter la du landoj.
Post la intervidiĝo la du flankoj subskribis 11 kunlaborajn
dokumentojn pri ekonomio, sano, dogano, financo k.a. La dulandaj
gvidantoj ĉeestis la ceremonion por fondi tri konfuceajn institutojn.
|