Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Progresis protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio

En la lastaj jaroj protektado de nemateriaj kulturaj heredaĵoj de Ĉinio multe progresis.

En la 31-a de januaro en la gazetara konferenco informis la Kultura Ministerio de Ĉinio, ke en 2006 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis la unuan liston de ŝtatnivelaj nemateriaj kulturaj heredaĵoj.

Vicministro Zhou Heping diris, ke en 2008 Ĉinio akcelos konstruadon de muzeoj de nemateriaj kulturaj heredaĵoj kaj folkloroj.