La 23-an de novembro en Limo, Peruo, finiĝis la 2-taga
16-a Neoficiala Konferenco de Gvidantoj de la Azi-Pacifika Ekonomia
Kunlaboro (APEK).
La financa krizo disvastiĝanta tra la tuta mondo estas
fokusa temo de la kunveno. Posttagmeze de la inaŭgura tago gvidantoj
de la 21 membrolandoj de APEK publikigis deklaron pri tutmonda ekonomio
por restarigi ekonomian fidon kaj longtempan kreskadon de la regiona
ekonomio. Ĉina prezidanto Hu Jintao faris parolon "Persisti
en malfermo kaj kunlaboro por reciproka profito kaj komuna gajno".
La konferenco publikigis Liman Deklaracion kaj proklamon
pri la tutmonda ekonomio, kiuj eksplikas ĉefe komunajn konojn atingitajn
de la membrolandoj pri la ekonomia kaj financa situacioj, Daŭha
Intertraktado, grena sekureco, resursa sekureco, integriĝo de regiona
ekonomio, socia respondeco de entreprenoj, klimata ŝanĝiĝo, prevento
kaj redukto de katastrofoj.
|