Lastatempe la Ministerio de Sano de Ĉinio investis
4.8 miliardojn da juanoj por intensigi konstruadon de la kurac-higiena
serva sistemo de la socia bazo.
Mao Qun'an, proparolanto de la Ministerio de Sano de
Ĉinio, diris, ke la konstruado de baza kurac-higiena serva sistemo
inkludas tion de 7300 kamparaj sanigaj programoj kaj 6000 kuracejoj
en malriĉaj regionoj de orienta Ĉinio.
|