La 23-an de novembro ĉina eksterafera ministro Yang
Jiechi intervidiĝis kun rusa eksterafera ministro Sergei Lavrov
en Limo, ĉefurbo de Peruo.
La du flankoj opinias, ke en la kuranta jaro la strategiaj
kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio tenas bonan disvolvan
tendencon, kaj la efektiva kunlaboro akiris gravajn fruktojn kaj
la strategia kunlaboro profundiĝis. La dufoja grava intervidiĝo
de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj rusa prezidanto Dmitry Medvedev
en Vaŝingtono kaj Limo donis novan movforton por la dulandaj interrilatoj
kaj por ilia kunlaboro en la internaciaj aferoj.
La du ministroj konsentis, ke okaze de la 60-jariĝo
de la diplomatiaj rilatoj inter la du landoj en la venonta jaro,
la du landoj devas kune penadi por realigi la gravajn konsentojn
atingitajn de la du ŝtatgvidantoj, daŭrigi reciprokan viziton de
altrangaj ŝtatoficistoj, subteni unu la alian en la gravaj problemoj
koncernaj kernajn interesojn; persiste antaŭenpuŝi efektivan kunlaboron,
kaj bone funkciigi aktivadon de la "ruslingva jaro" en
Ĉinio en 2009; intensigi kunordigon kaj kunlaboron de la du landoj
en internaciaj kaj regionaj aferoj, pliriĉigi la enhavon de la strategiaj
kunlaboraj partneraj rilatoj inter Ĉinio kaj Rusio por akceli pluan
intimiĝon de la dulandaj interrilatoj.
|