Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

2009 -- "ĉina ekologia turisma jaro"

Lastatempe la Ŝtata Turisma Administracio de Ĉinio anoncis, ke 2009 estos la "ĉina ekologia turisma jaro" kun la tema slogano "Percepti ekologian civilizacion en verda turismo".

La anonco diras, ke la aranĝo pri la ĉina ekologia turisma jaro celas pluapaŝe vastigi ekologian turismon, konigi koncepton pri turismado en bona medio, energie proponi turisman administradon resurso-ŝpareman kaj fari la ĉinan turismon verda turisma afero observanta la principon de daŭrigebla disvolviĝo.