|    La 24-an de novembro inaŭguriĝis en Londono kunveno 
              por resumi la Pekinajn Olimpikojn organizita de la Internacia Olimpika 
              Komitato (IOK). La kunvenon ĉeestis Jacques Rogge, prezidanto de 
              IOK, Liu Jingmin, vicurbestro de Pekino kaj plenuma vicprezidanto 
              de la Organiza Komitato de la Pekinaj Olimpikoj (OKPO), Boris Johnson, 
              urbestro de Londono kaj Sebastian Coe, prezidanto de la Organiza 
              Komitato de la Londonaj Olimpikoj (OKLO) en 2012.    En la inaŭguro estis prezentita la aktualaĵa filmo pri la Pekinaj 
              Olimpikoj. Jacques Rogge diris en sia parolo, ke li ĉiam dankas 
              al Pekino pro ĝia organizado de "vere nekompareblaj Olimpikoj". 
              Li diris: "La Pekinaj Olimpikoj kaj la Pekinaj Handikapulaj 
              Olimpikoj estas grava mejloŝtono en la historio de la Olimpikoj 
              kaj donis profund-influan heredaĵon al Pekino, al Ĉinio kaj al la 
              Olimpikoj. OKPO dividos kun ni sian sperton, tio helpos al ni koni 
              esencon por sukcese organizi la Olimpikojn."  En la 4-taga kunveno OKPO konigos sian sperton al la gastigantaj 
              urboj de la venontaj someraj kaj vintraj Olimpikoj. La kunvenon 
              ĉeestis ĉirkaŭ 400 homoj el IOK, OKLO, la Organiza Komitato de la 
              Vankuveraj Vintraj Olimpikoj en 2010 kaj la Sochi-aj Vintraj Olimpikoj 
              en 2014 kaj aliaj koncernaj personoj. 
 
     |