La 25-an de novembro la Monda Banko diris en la plej
freŝa numero de "Trisemestra Raporto pri Ĉina Ekonomio",
ke la influo de internacia financa kaj ekonomia skuo al la ĉina
ekonomio ankoraŭ estas en skalo regebla, tamen ekzistas al ĝi ebleco
serioziĝi.
Louis Kuijs, altranga ekonomikisto de la Monda Banko
kaj ĉefredaktoro de la "Trisemestra Raporto pri Ĉina Ekonomio",
diris, ke la financa sistemo de Ĉinio estas relative sendependa
de la internacia financa merkato, tial la monda financa krizo ne
kaŭzas rektan puŝon al Ĉinio.
|