La 20-an kaj 25-an de novembro Wen Jiabao, ĉefministro
de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, prezidis en Zhongnanhai kunsidon
kun ekonomikistoj kaj entreprenistoj por aǔskulti iliajn opiniojn
kaj proponojn pri la nunaj ekonomia situacio kaj makro-ekonomiaj
politikoj.
Wen Jiabao emfazis, ke ju pli malfacila kaj komplika
estas la situacio, des pli oni devas vaste aǔskulti ĉiuflankajn
opiniojn por fari la politikon scienca kaj demokratia, intensigi
travideblecon kaj demokratian superregon dum ellaboro de la politiko.
La popolo rajtas koni la proceson de politiko-farado, partopreni
en ĝia ellaboro kaj superregi ĝian plenumadon.
Aǔskultinte paroladojn de fakuloj kaj entreprenistoj,
Wen Jiabao diris, ke la Ŝtata Konsilantaro kaj koncernaj departementoj
devas serioze studi la opiniojn kaj proponojn elmetitajn de la fakuloj
kaj entreprenistoj por perfektigi politikojn kaj bonigi servojn.
|