La 25-an de novembro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris en regula gazetara konferenco,
ke Ĉinio esprimas, pro la kalumnio kaj falsa enhavo, malkontenton
pri kaj oponon kontraŭ la raporto, publikigita lastatempe de la
Komitato de UN pri plenumado de la Konvencio kontraŭ Torturo en
Ĉinio.
Respondante koncernajn demandojn de raportistoj, Qin
Gang diris, ke la raporto estas nek objektiva nek justa. Iuj komitatanoj
havas delonge antaŭjuĝon kontraŭ Ĉinio kaj ignoras klopodojn faritajn
de Ĉinio por protekti homajn rajtojn kaj oponi torturon; ili skribis
en la raporto famojn kaj eĉ absurdaĵojn.
|