Ĉar Nicolas SARKOZY, franca prezidento kaj deĵoranta
prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, publike kaj laŭte deklaris,
ke li intervidiĝos kun Dalai-lamao post intervidiĝo de gvidantoj
de Ĉinio kaj Eŭropa Unio, Ĉinio decidis prokrasti la 11-an intervidiĝon
de gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio laŭplane okazonta en Francio
en la 1-a de decembro.
La 27-an de novembro Qin Gang, proparolanto de la Ministerio
de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris dum respondado al demandoj pri
la prokrasto de tiu intervidiĝo, ke Ĉinio forte kontraŭas aktivadon
de Dalai-lamao secesii Ĉinion en ĉiu ajn titolo kaj en ĉiu ajn lando,
kaj ankaŭ forte oponas kontraŭ kontaktiĝo de alilanda gvidanto kun
Dalai-lamao en ĉiu ajn maniero.
Qin Gang montris, ke por teni la rilatojn inter Ĉinio
kaj Francio kaj tiun inter Ĉinio kaj Eŭropa Unio, Ĉinio multfoje
persvadis la francan flankon kun espero, ke ĝi taŭge traktos la
problemon pri Tibeto por krei necesan kondiĉon por intervidiĝo de
gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Sed bedaŭrinde, la franca flanko
ne donis aktivan reagon al la klopodo de Ĉinio, kaj pro tio perdiĝos
necesa bona etoso al la intervidiĝo, kaj ne atingeblos la esperita
celo. En tiu situacio, Ĉinio ne povas ne prokrasti intervidiĝon
de gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio.
|