La Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio informis la 26-an
de novembro, ke la konfida indico de la ĉina makroekonomio en oktobro
estas 94.7, malkreskis je 10.6 kompare kun tiu en septembro, kaj
restis ankoraŭ en stabileco.
Se la ideala nivelo de la konfida indico de makroekonomio
estas 100, en junio la indico estis 112, en aŭgusto -- 105.3 kaj
en oktobro -- 94.7.
Ma Jiantang, estro de la buroo, diris, ke malrapidiĝon
de kresko de la ĉina ekonomio kaŭzas la internacia financa krizo,
falado de la monda ekonomio, serioza natura katastrofo enlanda kaj
malsuprenira inercio de cirklo de la ĉina ekonomio mem. Tamen la
ĉina ekonomio ĝenerale funkcias en bona stato.
|