La 1-an de februaro kamboĝa reĝo Norodom Sihamoni intervidiĝis
en sia palaco kun la ĉina eksterafera ministro Yang Jiechi. Ĉi jaro
estas la 50-a datreveno de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter
la du landoj kaj la "Jaro de Amikeco inter Ĉinio kaj Kamboĝo".
Ili opinias, ke serio da celebraj aktivadoj por la du eventoj donos
novan forton al la rilatoj inter la du landoj.
Yang informis pri la neĝa katastrofo en multaj lokoj
de Ĉinio kaj la klopodado de la ĉinaj registaro kaj popolo kontraŭ
la katastrofo. Sihamoni, en la nomo de li kaj la kamboĝa popolo,
esprimis sinceran simpation al la ĉina popolo de la katastrofitaj
regionoj. Li kredas, ke sub la gvido de la ĉina registaro la ĉina
popolo venkos la katastrofon.
|