Okaze de la Monda Aidosa Tago (la 1-a de decembro),
ĉina ĉefministro Wen Jiabao veturis al Fuyang-urbo, Anhui-provinco
en orienta Ĉinio la 29-an de novembro por viziti aidoso-malsanulojn,
aidoso-orfojn, kuracistojn kaj flegistinojn kaj koni la situacion
de preventado kaj kuracado de aidoso.
Wen Jiabao diris, ke la aidoso-malsanuloj kaj aidoso-orfoj
estas speciala hom-grupo, oni devas garantii ilian minimuman vivtenadon.
Krome, oni devas fari necesan propagandon kaj edukadon por krei
bonan socian etoson, ke ĉiuj prizorgu kaj helpu aidoso-malsanulojn.
Wen Jiabao emfazis, ke nun oni devas bone fari jenajn
aferojn: unue, efektivigi koncernajn ŝtatajn politikojn favore al
la aidoso-malsanuloj kaj iliaj familioj; due, akceli preventadon
kaj kuracadon de aidoso por hom-grupoj kaj regionoj serioze minacataj
de aidoso kaj altigi efikecon de tiu laboro; trie, pliigi registaran
investon al tiu laboro jaron post jaro; kvare, meti medikamentojn
kontraŭ aidoso en la baza medikamenta listo de la ŝtato kaj intensigi
koncernajn trejnadon al kuracistoj por preventi kaj superregi aidoson.
|