La 30-an de novembro koncerna respondeculo de la Ministerio
de Informa Industrio de Ĉinio diris en Pekino, ke de januaro ĝis
oktobro ĉi-jare, la totala sumo de la softvaro-eksporto de Ĉinio
atingis 11.7 miliardojn da usonaj dolaroj, je 50% pli multe ol tiu
en la sama periodo de la pasinta jaro.
La respondeculo diris ankaŭ, ke en la malfavora internacia
situacio ekonomia kaj financa, la softvara industrio de Ĉinio, ĝenerale
dirite, tenis bonan staton en la antaŭaj dek monatoj ĉi-jare.
Laŭ statistiko la totala enspezo de la softvara industrio
de Ĉinio en la antaŭaj dek monatoj ĉi-jare superis 640 miliardojn
da juanoj (ĉ. 7 juanoj = 1 usona dolaro), je 31% pli multe ol tiu
en la sama periodo de la pasinta jaro, kaj ĝia kreska rapideco plialtiĝis
je dek centonoj kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta
jaro.
|