La 29-an de novembro la speciala delegitaro de UN al
Liberio okazigis ceremonion en kazerno de la ĉina pacdefenda trupo
por doni la unuaklasan pacan medalon de UN al 558 armeanoj de la
trupo en Liberio.
Ellen Margrethe, speciala reprezentantino de UN en
Liberio, ĉeestis la ceremonion kaj faris paroladon. Ŝi laŭdis Ĉinion
pro ĝia subteno al la pacdefenda afero de UN kaj distingiĝan agadon
de la ĉina pacdefenda trupo.
Tiu ĉi pacdefenda trupo konsistas el la transporta
kaj inĝeniera grupoj, kuracistoj kaj flegistoj. Ili atingis Liberion
en la 19-a de aprilo ĉi-jare cele garantion de transportado, konstruado
de vojoj kaj pontoj kaj kuraca savado.
|