|    Je la 12-a horo kaj 42 minutoj de la 1-a de decembro 
              la Jiuquan-a Satelito-lanĉa Centro de Ĉinio sukcese lanĉis Telesensan 
              Sateliton n-ro 4 al la spaco per la transporta raketo Changzheng 
              n-ro 2-D.  Tiu ĉi satelito estas uzata por scienca eksperimento, 
              censo de teritorio, ĝenerala esplorado pri resursoj, taksado de 
              agrikultura produkto-kvanto, kolektado kaj transmisio de la donitaĵoj 
              por preventado kaj malpliigo de katastrofoj. 
 
   |