La 2-an de decembro telefone interparolis Wang Qishan,
speciala delegito de ĉina prezidanto Hu Jintao kaj ĉina vicĉefministro,
kaj Henry Paulson, speciala delegito de usona prezidento George
W. Bush kaj usona financa ministro. Ili interŝanĝis opiniojn pri
la baldaǔ okazonta en Pekino la Kvina Strategia Dialogo pri Ekonomio
inter Ĉinio kaj Usono, inkluzive de plifortigo de kunlaboro de la
du landoj por kune alfronti la mondan financan krizon, antaǔenpuŝo
de la Daǔha Intertraktado kaj opono kontraǔ tutmonda protektismo.
Ambaŭ flankoj alte taksis la fruktojn de la dialogoj
kaj esprimis deziron serioze efektivigi la komunajn konojn de la
dulandaj gvidantoj, bone plenumi preparajn laborojn por garantii
sukceson de la kvina dialogo, kaj antaǔenpuŝi la ekonomiajn kaj
komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj la konstruivan kunlaboron
de la du landoj.
La Kvina Strategia Dialogo pri Ekonomio inter Ĉinio
kaj Usono okazos en la unua tagdeko de decembro en Pekino.
|