La 2-an de decembro Shao Qiwei, estro de la Ŝtata Turisma
Administracio de Ĉinio, diris en Pekino, ke la tutgloba financa
krizo alportas relative grandan influon al la ĉina turismo, kaj
ĉi-jare la nombro de turistoj enirintaj en Ĉinion kontinue malpliiĝas.
Li diris ankaŭ, ke kontraŭe al tio la nombro de ĉinaj
civitanoj vojaĝantaj eksterlanden daǔre pliiĝas. Por akceli la sanan
disvolvon de la ĉina turismo, la administracio alprenos rimedojn
por vastigi enlandan turisman merkaton.
|