Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio esperas, ke Francio prenos seriozan rimedon por elektado

La 2-an de decembro proparolanto Liu Jianchao diris en la regula gazetara konferenco okazigita de la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, ke Ĉinio alte taksas la rilatojn inter Ĉinio kaj Francio, tiujn inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kaj reciproke utilan kunlaboron sur diversaj kampoj. La du flankoj devas daŭre teni ĝustan konduton en la duflankaj interrilatoj, antaŭenpuŝi kunlaborojn sur diversaj kampoj al disvolvo sana kaj stabila, tial Ĉinio esperas, ke koncerna lando kreos bonajn kondiĉojn por tio, kaj la ĉina popolo aplombe traktos la rilatojn inter Ĉinio kaj Francio kaj tiujn inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio.

Liu Jianchao diris ankaŭ, ke Ĉinio jam klare montris sian starpunkton pri intervidiĝo de la franca prezidento, deĵoranta prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio, kun Dalai-lamao. Ĉinio esperas, ke Francio alprenos efektivajn rimedojn por krei bonajn etoson kaj kondiĉojn por intervidiĝo de la gvidantoj de Ĉinio kaj Eŭropa Unio. Francio estas klara pri la starpunkto de Ĉinio kaj ĝia serioza prizorgo pri la tibeta problemo, tial nun estas la tempo, ke Francio faru sian elekton.