Lastatempe ĉina vicĉefministro Wang Qishan emfazis
en Pekino, ke alfronte la komplikan situacion de ekonomio en- kaj
eksterlande, ĉiuj regionoj kaj koncernaj departementoj de Ĉinio
devas energie pligrandigi bezonadon enlande, teni komercadon eksterlande
en stabila kreskado.
Antaŭ nelonge Wang Qishan respektive okazigis kunvenojn
pri laboro de ekstera komercado kaj tiujn pri la enlanda, aŭskultis
opiniojn kaj proponojn de koncernaj respondeculoj. Wang Qishan diris,
ke la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio jam alprenis
dek rimedojn por pligrandigi bezonadon enlandan, sekve de tio la
koncernaj departementoj devas rapide esplori kaj reguligi la detalajn
politikojn kaj rimedojn por plifortigi konstruadon de komerca reto
kaj publika servado, popularigi elektro-aparatojn en kamparo kaj
helpi entreprenojn solvi financan malfacilon por akceli la enlandan
komercadon.
|