 Antaŭtagmeze
de la 4-a de decembro okazis en Pekino la 5-a Strategia Ekonomia
Dialogo inter Ĉinio kaj Usono. Ĉina vicĉefministro Wang Qishan kaj
usona financa ministro Henry Paulson ĉeestis la dialogon kiel speciala
delegito de sia ŝtatestro.
2 tagojn daŭros tiu ĉi dialogo kun la temo "meti
fundamenton por longtempa ekonomia partnera interrilato de Ĉinio
kaj Usono". Intertempe oni diskutos pri administrado de makroekonomia
risko, plifortigo de kunlaboro en fueloj kaj medio, alfronto al
komercada defio, akcelo de malferma investa medio kaj antaŭenpuŝo
de internacia ekonomia kunlaboro.
Tio estas strategia dialogo en ekonomia kampo inter
la plej granda evoluanta lando kaj la plej granda evoluinta lando.
Post kiam oni komencis tiun dialogon en 2006, la du flankoj jam
akiris ĉ. 150 fruktojn, inkluzive de financa malfermo, investa faciligo,
protektado de intelekta proprieto, kunlaboro en fueloj kaj medio,
klimata ŝanĝiĝo, produktaĵa kvalito, manĝaĵa sekureco k.a.
|