La 4-an de decembro Sun
Weilin, estro de la Ŝtata Administracio de la Popolaj Organizaĵoj
de Ĉinio, diris en Pekino, ke la ĉina registaro alte atentas kulturadon
kaj administradon al la sociaj organizaĵoj, kaj kuraĝigas ilin partopreni
en la socia administrado kaj liveri publikan servon.
Ĝis la fino de 2007 la nombro de la ĉinaj sociaj organizaĵoj
registritaj laŭleĝe estis ĉ. 390 mil, kaj la nombro kreskas ĉiujare
je 10-15%.
Sun Weilin diris ankaŭ, ke okaze de la serioza tertremo
en Sichuan-provinco, sudokcidenta Ĉinio, kaj la Pekinaj Olimpikoj,
diversaj sociaj organizaĵoj efike kunagis kun la registaro en la
publika servo kaj administrado.
|