Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio ne faros konkurson de armado

Zhang Qinsheng, vicĝenerala stabestro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo, diris, ke la Ĉina Popola Liberiga Armeo akcelas armean modernigan konstruadon kun informadiko kiel la ĉefa punkto, kaj Ĉinio absolute ne faros armadan konkurson, nek minacos alian landon.

Zhang diris, ke la politiko de ĉina nacidefendo estas defensiva, la konstruado de moderna armeo celas konservi ŝtatajn suverenecon, sekurecon kaj unuiĝon, kaj ĝi estas malferma kaj kunlabora.