Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Ĉinio firme protestas kontraǔ intervidiĝo de Sarkozy kaj Dalai-lamao

La 7-an de decembro He Yafei, vicministro de eksteraj aferoj de Ĉinio alvokis Herve Ladsous, ambasadoron de Francio en Ĉinio, kaj faris seriozan trakton pri intervidiĝo de franca prezidento Nicolas Sarkozy kaj Dalai-lamao en Pollando.

He diris, ke en la 6-a de decembro malgraǔ firma opono de la ĉina popolo kaj seriozaj traktoj de la ĉina registaro, Sarkozy, kiel franca prezidento kaj deĵoranta prezidanto de Eǔropa Unio (EU), intervidiĝis kun Dalai-lamao en Pollando. Tio krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj serioze damaĝis la kernajn interesojn de Ĉinio, grave vundis la nacian senton de la ĉina popolo, detruis la politikan bazon de la ĉin-francaj kaj ĉin-eǔropaj rilatoj. La ĉina registaro esprimas firman oponon kaj fortan proteston.

La parolo de Sarkozy pri nomata devo de la deĵoranta prezidanto de Eǔropa Unio kaj flago de EU dum la intervidiĝo estas trudo de franca eraro al EU kaj faris malbonan precedencon. La menciitaj agadoj damaĝis la reciprokan politikan fidon, ĉiuflankan kunlaboron kaj bonan perspektivon malfacile akiritajn dum la 45 jaroj post stariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Francio devas preni sur sin la tutan respondecon por ĉiuj tiuj gravaj sekvoj.

Ĉinio postulas, ke Francio prenu la dulandajn rilatojn kaj la interesojn de la dulandaj popoloj kiel la plej gravan, vere atentu la seriozan starpunkton kaj racian prizorgon de Ĉinio, bone konu la damaĝon al la dulandaj rilatoj kaj ĉin-eǔropaj rilatoj kaǔzitan de Sarkozy, kaj pozitive agadu por korekti sian eraron pri la tibeta problemo.