 La
6-an de decembro Zhang Jianqi, estro de la ĉina delegacio de la
homporta kosmoŝipo Shenzhou-7 kaj vicĝenerala komandanto de la ĉina
homporta spacnaviga projekto, diris en Hongkong, ke Ĉinio finkonstruos
bazan kunhoman spacstacion en 2020.
Zhang diris, ke Ĉinio planas lanĉi celflugilon Tiangong-1
en la fino de 2010, lanĉi kosmoŝipojn Shenzhou-8, 9 kaj 10, kaj
efektivigi la renkontiĝon kaj konektiĝon de la homporta kosmoŝipo
kun la spacflugilo antaŭ 2012.
|