Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Komencita kunveno de delegaci-estroj de la Sesflanka Intertraktado pri Nuklea Problemo de la Korea Duoninsulo

La 8-an de decembro komenciĝis en Pekino la multe atentata novrunda kunveno de delegaci-estroj de la Sesflanka Intertraktado pri Nuklea Problemo de la Korea Duoninsulo. La diversaj flankoj havas kaj samajn kaj malsamajn starpunktojn pri ĉi-foja intertraktado. Ĉu ili atingos akordon, tio decidos la tendencon de la nuklea problemo sur la Korea Duoninsulo.

La estroj de la delegacioj de Ĉinio, Korea Popol-Demokratia Respubliko, Usono, Korea Respubliko, Rusio kaj Japanio diskutos pri la konfirma protokolo de la nuklea problemo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko, la duaperioda horaro por senigi la nukleon kaj energia helpo al la Korea Popol-Demokratia Respubliko.

Tio estas denova okazigo de delegaci-estra kunveno en Pekino post kvin-monata paǔzo.