La 8-an de decembro la Monda Sana Organizo (MSO) fondis
en Pekino Kontraŭsurdan Kunlaboran Centron. Tio estas la unua tiuflanka
centro en Ĉinio kaj unu el la 5 centroj de MSO en la tuta mondo.
La proporcio de surdaj handikapuloj de Ĉinio estas
alta. Laŭ enketo, nur 0.1%-0.3% de la novnaskitoj suferas aŭdan
handikapon eksterlande, sed en Ĉinio la proporcio atingis 0.2%-0.6%.
Han Demin, estro de la kontraŭsurda centro, diris,
ke gvidate de MSO, la centro regule okazigos trejnadon kontraŭ surdeco,
disvastigos en la tuta Ĉinio principon de MSO pri tiu laboro kaj
trejnos pli multajn tiuflankajn fakulojn. Krome ĝi fortigos interŝanĝon
kun koncernaj institucioj de aliaj landoj, faros esploradon por
preventi kaj kuraci surdecon, regule okazigos fakan konferencon
de la Azi-pacifika Regiono. Ĝi ankaŭ plifortigos propagandon por
altigi la konscion de la publiko kontraŭ surdeco.
|