Okaze de la 60-jariĝo de la "Universala Deklaracio
pri Homaj Rajtoj", Wang Chen, estro de la Informa Oficejo sub
la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, akceptis intervjuon de la gazeto
"Homaj Rajtoj". Li diris, ke Ĉinio faris historian progreson
sur la kampo de homaj rajtoj.
Li diris, ke respekti kaj garantii homajn rajtojn jam
fariĝis grava principo de la ĉina registaro en ŝtatadministrado.
En la lastaj 30 jaroj de la reformado kaj pordo-malfermo la rajtoj
de ekzisto kaj disvolviĝo de la ĉina popolo estis senprecedence
garantiataj; la nombro de malriĉuloj reduktiĝis je pli ol 90%; fundamente
formiĝis la socialisma ĉin-trajta leĝsistemo kun la Konstitucio
kiel la kerno. Ĉinio jam aliĝis al 25 internaciaj konvencioj pri
homaj rajtoj kaj faris pli-ol-70 dialogojn kaj interŝanĝojn kun
aliaj landoj.
Wang Chen diris, ke kiel evoluanta lando kun 1.3 miliardoj
da loĝantoj, Ĉinio havas ankoraŭ multe da problemoj kaj malfaciloj
pri homaj rajtoj. Se diversaj landoj en la mondo faros konstruivan
dialogon kaj kunlaboron sur la bazo de egaleco kaj reciproka respekto,
ili povos realigi kune progreson kaj disvolvon.
|