De la 8-a ĝis la 10-a de decembro okazis en Pekino
la jara centra ekonomia konferenco. Pro la serioza internacia financa
krizo kaj rapida malkresko de la enlanda ekonomia disvolviĝo, "garantio
kaj akcelo de ekonomia kresko" fariĝis la ĉi-jara konferenca
temo.
La konferenco difinis, ke oni devas praktiki viglan
kaj konsidereman makroskopan politikon, kaj garantii stabilecon
kaj rapidecon de ekonomia kresko surbaze de grandigo de la enlanda
bezonado. La konferenco elmontris gravajn taskojn de la laboro pri
ekonomio en la venonta jaro: unue, fortigi kaj bonigi makroreguligon,
realigi aktivan politikon pri financo, konvenan kaj malstreĉan politikon
pri mono; due, solidigi kaj disvolvi bonan tendencon de la agrikultura
kaj vilaĝa ekonomio por garantii efikan provizadon de agrikulturaĵoj
kaj pliigi enspezon de la kamparanoj; trie, rapidigi ŝanĝiĝon de
disvolva maniero kaj akceli strategian reguligon de la ekonomia
strukturo; kvare, profundigi reformadon kaj pordo-malfermon kaj
perfektigi la sistemon favoran al scienca disvolviĝo; kvine, plenforte
solvi fokusajn kaj malfacilajn problemojn koncernajn al interesoj
de popolanoj kaj efike defendi la socian stabilecon.
|