La 10-an de decembro Li Haiqing, proparolanto de la
Ŝtata Oceana Administracio de Ĉinio, diris, ke Ĉinio rapidigos ekspluatadon
kaj konstruadon sur insuloj, kuraĝigante ekspluati ilin per kapitalo
de fremduloj kaj ĉinoj.
Nun sur la maroj de Ĉinio troviĝas pli ol 6 mil insuloj
neloĝataj krom tiuj ĉe Hongkong, Makao kaj Taiwan-provinco. Laŭ
koncerna difino post sankcio institucioj kaj individuoj rajtas ekspluati
kaj utiligi ilin en malpli ol 50 jaroj .
|