Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Finiĝis la kunveno de delegaci-estroj de la Sesflanka Intertraktado pri Nuklea Problemo de la Korea Duoninsulo

Vespere de la 11-a de decembro finiĝis en Pekino la 4-taga kunveno de delegaci-estroj de la Sesflanka Intertraktado pri Nuklea Problemo de la Korea Duoninsulo. La kunveno publikigis deklaron de prezidanto. Ĉiuj flankoj konsentis kiel eble plej baldaǔ okazigi la venontan kunvenon.

Wu Dawei, estro de la ĉina delegacio kaj vicministro de la eksteraj aferoj de Ĉinio, voĉlegis la deklaron de prezidanto. La deklaro diras, ke la ĉeestantoj faris seriozan, sinceran, profundan kaj konstruivan diskuton pri efektivigo de la duaperioda agado, konfirmo pri sennukleo sur la Korea Duoninsulo kaj la gvida principo pri paco kaj sekureco de la nordorienta Azio.

Konfirmo pri la nuklea programo de la Korea Popol-Demokratia Respubliko estis unu el la fokusoj de la kunveno. Pri tiu problemo la deklaro diras, ke ĉiuj flankoj taksis la progresojn en la komunaj konoj pri konfirmo pri reguloj kaj bonvenigos la Internacian Atom-energian Agentejon liveri helpon kaj konsulton dum la konfirmado.

La ĉeestantoj konsentis, ke laǔ la Dokumento de la Tria de Oktobro samtempe kun senfunkciigo de la nukleaj ekipaĵoj en Yongbyon, oni liveras al la Korea Popol-Demokratia Respubliko ekonomian helpon egalan al miliono da tunoj da mazuto. Ili bonvenigas la internacian socion partopreni en la helpado al la Korea Popol-Demokratia Respubliko.