Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Celebre al la 50-a datreveno de la fondiĝo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono

Celebre al la 50-a datreveno de la fondiĝo de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia Aŭtonoma Regiono okazis la 11-an de decembro festa kunveno en Nanning, ĉefurbo de la regiono.

Zhou Yongkang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Li alte taksis grandajn atingojn de la regiono en la lastaj 50 jaroj post ĝia fondiĝo kaj opiniis, ke la ekonomio de la regiono daŭre kaj rapide disvolviĝis, la nivelo de la popola vivo grandmezure altiĝis kaj la kultura konstruado riĉe fruktis.