Lastatempe Jacques Diouf, ĝenerala sekretario de la
Organizo de Manĝaĵo kaj Agrikulturo, akceptis intervjuon de ĉina
raportisto en Adis-Abebo, ĉefurbo de Etiopio. Li diris, ke multe
sukcesa estas la agrikultura kunlaboro inter Ĉinio, Organizo de
Manĝaĵo kaj Agrikulturo kaj Afriko.
Li konigis, ke laŭ interkonsento farita de la ĉina
registaro kaj la Organizo de Manĝaĵo kaj Agrikulturo, en la venontaj
kvin jaroj Ĉinio sendos tri mil agronomojn al Afriko kadre de la
Suda-Suda Kunlaboro, kaj plejparto de ili jam atingis la difinitajn
lokojn.
|