La 13-an de decembro okazis kunveno de gvidantoj de
Ĉinio, Japanio kaj la Korea Respubliko en Fukuoka, Japanio. Ĉina
ĉefministro Wen Jiabao, japana ĉefministro Taro Aso kaj prezidento
de la Korea Respubliko Lee Myung-bak partoprenis la kunvenon, kiun
prezidis Taro Aso. La gvidantoj de la tri landoj alte taksis la
progreson de la trilandaj kunlaboroj, difinis la orienton de la
estontaj kunlaboroj, faris novajn proponojn por kunlaboro, kaj interŝanĝis
opiniojn kaj atingis komunajn konojn pri internacia financa krizo
kaj komune zorgataj regionaj kaj internaciaj problemoj.
Wen Jiabao diris, ke la kunlaboroj inter la tri landoj
daǔris naǔ jarojn kaj akiris pozitivajn atingojn. La politika reciprok-fido
de la tri landoj pli kaj pli profundiĝis, ilia kunlabora mekanismo
pliboniĝis, skalo de pragmataj kunlaboroj pligrandiĝis, kaj regionaj
kaj internaciaj plur-flankaj kunlaboroj plifortiĝis. La kunlaboroj
inter la tri landoj alportis al la trilandaj popoloj efektivajn
interesojn kaj faris kontribuojn al la stabileco kaj disvolviĝo
de la regiono. Ĉinio estas fidoplena pri la perspektivo de la trilanda
kunlaboro.
Post la kunveno la trilandaj gvidantoj subskribis la
Komunan Deklaron pri Partneraj Rilatoj inter la Tri Landoj, publikigis
la Komunan Deklaron pri Internaciaj Financaj kaj Ekonomiaj Problemoj,
la Komunan Deklaron pri Kontraǔ-katastrofa Administrado de la Tri
Landoj, la Agadan Planon pri Kunlaboroj inter Ĉinio, Japanio kaj
la Korea Respubliko. Ili ankaǔ intervidiĝis kun reprezentantoj de
infanoj kaj junuloj de la tri landoj.
|