Por trakti eventualan damaĝon de la internacia financa
krizo kaj akceli stabilan kaj relative rapidan disvolviĝon de la
ĉina ekonomio, la Oficejo sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio publikigis
plurajn opiniojn pri akcelo de la ekonomia disvolviĝo en la 13-a
de decembro.
Laǔ la opinioj oni kuraĝigos bankojn kaj financajn instituciojn
por doni kreditan subtenadon al entreprenoj, kiuj kun bona disvolva
tendenco havas portempan malfacilon en entreprenado aǔ financo,
kaj intensigos subtenon al kampara financa politiko kaj plirapidigos
modernan konstruadon de financaj servoj.
|