Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Startis "tri kontaktoj" inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo

La 15-an de decembro startis la multe atentataj rektaj aer-navigado, mar-navigado kaj poŝtado, nome "tri kontaktoj", inter la du bordoj de la Taiwan-a Markolo.

Wang Yi, direktoro de la Oficejo pri la Taiwan-aj Aferoj sub la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris en la ceremonio pri la unua mar-navigado inter la du bordoj okazinta en la Tianjin-a haveno, ke la "tri kontaktoj" faris historian paŝon, kaj la pli-ol-30-jara penado de diversaj sociaj rondoj de la du bordoj fine rikoltis. Estas atendite, ke en la rilatoj inter la du bordoj aperos "grandaj interŝanĝo, kunlaboro, akordiĝo kaj disvolviĝo" post la "tri kontaktiĝoj".

Ma Ying-jeo, gvidanto de la taiwan-aj aǔtoritatoj, diris en la ceremonio pri la unua mar-navigado inter la du bordoj okazinta en la Kaohsiung-a haveno, ke starto de la "tri kontaktoj" simbolas repaciĝon, ne kontraǔstaron nek konflikton ambaŭflanke de la markolo. Li esperis, ke la du bordoj de la Taiwan-a Markolo kune realigos pacon kaj prosperon.

Ceremonio pri la unua mar-navigado inter la du bordoj okazinta en la Tianjin-a Haveno
Pasaĝeroj registras sin por fari rektan vojaĝon de Ŝanhajo al Taibei.
Ceremonio pri la unua rekta poŝtado inter la du bordoj okazinta en la interŝanĝa stacio de aeraj poŝtaĵoj en Pekino