 La
15-an de decembro ĉina prezidanto Hu Jintao diris en la kunveno
celebra al la 50-jariĝo de la Ĉina Asocio por Sciencoj kaj Tekniko,
ke Ĉinio metos plu sciencojn kaj teknikon sur la strategian lokon
de prioritata disvolviĝo por ke ili liveru fortan apogon al disvolviĝo
de la socio kaj ekonomio.
Li diris ankaŭ, ke ĝenerala disvolviĝo de sciencoj kaj
tekniko en Ĉinio jam troviĝas inter unuaj vicoj de evoluantaj landoj,
kaj esplorado pri iuj sciencoj atingis avangardan nivelon de la
mondo; la ĉina registaro intensigos praktikadon de gravaj scienc-teknikaj
programoj de la ŝtato, pliigos mon-asignon al memstara kreado kaj
kreos bonajn kondiĉojn por vigligi kreivecon de sciencistoj kaj
teknikistoj.
|