Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

La 6-a strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono okazis en Vaŝingtono

La 15-an de decembro la 6-a strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono okazis en Vaŝingtono, Usono. Ĉina ŝtata konsilanto Dai Bingguo kaj usona ŝtata vicsekretario John Dimitri Negroponte kune prezidis la dialogon. La du flankoj profunde interŝanĝis opiniojn pri tio, kiel teni en la nova periodo longtempan sanan kaj stabilan disvolvadon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono kaj plifortigi kunlaboron en internaciaj kaj regionaj problemoj, kaj atingis vastan komunan konon.

La du flankoj konsentis, ke fronte al la rapida ŝanĝiĝo de internacia situacio Ĉinio kaj Usono devas fortigi kunlaborojn por kune trakti la defiojn de internacia financa krizo, klimata ŝanĝiĝo, anti-terorismo, anti-proliferado kaj energia sekureco, kaj akceli la pacon, stabilecon kaj disvolvon de la mondo.

La du flankoj opiniis, ke en la lastaj pli ol tri jaroj Ĉinio kaj Usono per la strategia dialoga mekanismo faris bonajn interŝanĝojn pri rilataj gravaj problemoj, akcelis reciprokan kompreniĝon kaj strategian konfidon, intensigis kunlaborojn en diversaj kampoj kaj akumulis valorajn spertojn. La du flankoj devas strebi por teni kaj disvolvi la dialogon, ke ĝi pli bone ludu sian rolon en la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono.