Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Radio-disaŭdiga kovriteco en Ĉinio superis 95%

La 16-an de decembro Hu Zhanfan, vicestro de la Ŝtata Administracio de Radio, Filmo kaj Televido de Ĉinio, diris en la inaŭguro de la forumo pri disvolviĝo de radio-disaŭdigo en 2008, ke la sinteza loĝantara kovra proporcio de radio-disaŭdigo en Ĉinio superis 95%. Li akcentis la neanstataŭigeblan rolon de radio-disaŭdigo, kiel grava informa kanalo, precipe en gravaj eventoj.