 |
Wang Chen, ministro de
la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, kaj
Cai Mingzhao, ĝia vicministro, intime interparolas kun ĉeestantoj. |
La 16-an de decembro okazis en Pekino la Novjara Akceptkunveno
por 2009 organizita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro
de Ĉinio. Wang Chen, ministro de la oficejo, diris en sia parolado,
ke la oficejo bonvenigas pli multajn alilandajn raportistojn al
Ĉinio, volonte daŭre liveros bonan servon al la ĉinaj kaj alilandaj
vehikloj.
Wang Chen diris ankaŭ, ke en 2009 la oficejo daŭre
insistos pri la malferma politiko kaj serioze praktikos la "Regularon
pri Raportado de Fremdlandaj Ĵurnalistoj" por komplete, akurate
kaj ĝuste konigi la soci-ekonomian disvolviĝon de Ĉinio.
|