Aktualajhoj Unua paĝo >> Aktualaĵoj

Okazis konferenco celebra al la 30-jariĝo de reformado kaj pordo-malfermo

Je la 10-a horo de la 18-a de decembro okazis en Pekino la konferenco celebra al la 30-jariĝo de reformado kaj pordo-malfermo.

De la 18-a ĝis la 22-a de decembro 1978 okazis en Pekino la 3-a Plena Sesio de la 11-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ). Tio estas grava kunveno en la historio de KPĈ post fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko, kaj en la kunveno oni proponis novan vojon konstrui socialismon kun ĉinaj trajtoj kaj malfermis novan epokon de reformado kaj pordo-malfermo en la historio de Ĉinio.