La 18-an de decembro Liu Jianchao, proparolanto de 
              la Ministerio de Eksteraj Aferoj de Ĉinio, diris, ke Ĉinio konsideras 
              sendi militŝipojn al la Adena Golfo kaj al la somalia maro por eskortado. 
              Nun la koncerna aranĝo estas en preparado. 
             Liu Jianchao diris ankaŭ, ke de longa tempo, precipe 
              de la kuranta jaro, ofte okazis surprizatakoj de somaliaj piratoj 
              al preterpasantaj ŝipoj, tio ja fariĝis granda minaco al internacia 
              nacigacio kaj surmaraj komercado kaj sekureco.  
            Liu Jianchao informis, ke de januaro ĝis novembro, 1265 
              ŝipoj de Ĉinio veturis laŭ tiu vojo, kaj 20% el ili estis atakitaj 
              de la piratoj. Lastatempe UN jam pasigis kelkajn decidojn kaj rajtigis 
              al diversaj landoj alpreni rimedojn por batali kontraŭ somaliaj 
              piratoj laŭ la Ĉarto de UN. Ankaŭ la transira registaro de Somalio 
              alvokis, ke diversaj landoj eniru ĝian teritorian maron por bati 
              piratojn. Ĉinio aprobas efikan kunlaboron de la internacia socio 
              pri batado kontraŭ somaliaj piratoj kaj subtenas la agadon de koncernaj 
              landoj sendi militŝipojn por bati la somaliajn piratojn laŭ la internaciaj 
              leĝoj kaj la rezolucio de la Sekureca Konsilio de UN.  
             
            
            
            
            
            
            
            
              
             |